Duan Qirui | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
段祺瑞 | |||||
Naskiĝo | 6-an de marto 1865 en Feixi County | ||||
Morto | 2-an de novembro 1936 (71-jaraĝa) en Ŝanhajo | ||||
Religio | budhismo vd | ||||
Ŝtataneco | Dinastio Qing Respubliko Ĉinio vd | ||||
Alma mater | Terarmea Lernejo Baŭding vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Duan QIRUI (en ĉina: 段祺瑞; en pinjino: Duàn Qíruì; Wade–Giles: Tuan Ch'i-jui; IPA: [tu̯àn t͡ɕʰíɻu̯èi̯]) (6a de Marto 1865 – 2a de Novembro 1936) estis ĉina militsenjoro kaj politikisto, ĉefkomandanto de la Bejĝang Armeo kaj de la fakta Plenumestro de la Respubliko Ĉinio (en Pekino) el 1924 ĝis 1926. Li estis ankaŭ la ĉefministro de la Respubliko Ĉinio kvar foje inter 1913 kaj 1918. Li eble estis la plej pova homo en Ĉinio el 1916 ĝis 1920.
Duan enpoviĝis kiel proksima aliancano de Ĝŭan Ŝikai, sed ambaŭ pli kaj pli malkonsentis unu disde la alia laŭlonge de la tempopaso pri diversaj aferoj. Unu el la ĉefaj problemoj estis ke Duan ekamasigi influon super la Bejĝang Armeo kiel militministro, tiele subfosante la kontrolon de Ĝŭan super la soldatoj. Konstatante sian kreskantan povon, Duan pli kaj pli sendependiĝis kaj laŭgrade defiis la Prezidanton pri nomumoj kaj reformoj en la militistaro.
Ĝŭan Ŝikai mortis la 6an de Junio, 1916. Eblaj sukcedantoj estis Duan Qirui, Li Yuanhong kaj Xu Shichang were named. Neniu dekomence volis akcepti la postenon de prezidenteco. Duan kalkulis, ke la plej malforta estas Li kaj premis Lin iĝi prezidanto, eble por plej facile manipuli lin. Tiel li tute malobeis la konstitucion. Tamen nek la prezidento Li nek la vicprezidento Feng Guozhang sekvis la indikojn de Duan, kiu petis apogon el nordaj armeoj, dum sudaj parlamentanoj, pli proksimaj al la Kuomintang petis agnoskon de la konstitucio, kio praktike disdividis la landon. en tiu kunteksto Duan trudis la eniron de Ĉinio en la Unua Mondmilito kontraŭ Germanio, en la intenco ekhavi la aliron al la germanaj privilegioj en Ĉinio. La sekvoj de la Movado de la 4-a de majo rezultis en komplikigo de la politika situacio kaj la fina elpovigo de Duan.